PIV · 7398
karakteriz¹i
karakteriz1i (tr)
1 Montri, difini la karakteron de io: oni povas karakterizi la 19an jarcenton kiel la jarcenton de la historio; ne ekzistas eĉ unu epiteto, kiu karakterizus la buŝon de Heleno Z.
2 Konsistigi, estigi la karakteron de io: la artikulaciita parolo karakterizas la homojn.
karakteriza. Tia, ke ĝi karakterizas: karakteriza trajto, gesto; karakteriza kurbo de elektromaŝino; ∆ karakteriza funkcio de aro; karakteriza polinomo.
karakterizado. Ago de tiu, kiu karakterizas: tiuj karakterizadoj de aparta homo, kiel li estas k vivas Z.
karakterizaĵo
1 Io, kio karakterizas: la arbitreco estas la karakterizaĵo de ĉiu ludo.
2 ☐ Kurbo, kiu indikas la ecojn de io: karakterizaĵo de elektrontubo, de duonkonduktilo.
3 ∆ (pp korpo) La nombro de elementoj en la plej malgranda subkorpo, se tiu ĉi estas finia, k 0 alikaze.