PIV 2020 · 8083
★kolomb/o
★kolomb/o ♉ G. (Columba) de birdoj kun poŝo en la gorĝo, kiu servas al ili por moligi la manĝaĵojn, k el kiu ili eligas fromaĝosimilan grajnokaĉon, per kiu ili nutras la idojn; domkolombo tenata kiel kortbirdo: kolombo kveras, rukulas; supre en ĝia verda kapo havis siajn nestojn la sovaĝaj kolomboj Z; Noa […] ellasis la kolombon, kaj ĉi tiu jam ne plu revenis al li X; Jesuo […] vidis la Spiriton de Dio malsuprenirantan kiel kolombo N; estu do prudentaj kiel serpentoj, k simplaj kiel kolomboj N; la kolombo de la paco.
kolomba. Rilata al kolombo: la maljunaj kolombaj patrinoj Z; viaj okuloj estas kolombaj malantaŭ via vualo X; kolombaj kisoj.
kolombedoj ♉ Fam. (Columbidae) de birdoj, al kiu apartenas i.a. kolombo k turto.
kolombejo. Dometo, kie oni tenas kolombojn: malnova ruiniĝinta kolombejo Z.
kolombeto
1 Malgranda kolombo: rostita kolombeto ne flugas al buŝeto Z.
2 Karesa vorto: miaj kolombetoj! Z.
kolombido. Juna kolombo: post la elkovo de la kolombidoj Z.
kolombino
1 Ino de kolombo.
2 Karesa vorto por virinoj: malfermu al mi, mia amatino, mia kolombino! X.
kolombumi (ntr)
1 Amindume interparoli k interkaresi.
2 Kveri.
kolomboformaj ♉ Ordo de birdoj, al kiu apartenas la kolombedoj k kelkaj ekstermitaj specoj (Columbiformes).
kolombokolora. Havanta koloron inter viola k griza.
virkolombo. Virseksa kolombo.
arbokolombo ♉ Enado.
kurierkolombo, leterkolombo. Kolombo, dresita reflugi hejmen, k tiel uzata por porti leterojn.
ringokolombo ♉ Palumbo.
rokkolombo ♉ Livio.