PIV 2026 · Artikolo 8250
★konfidi
Derivaĵoj en la artikolo 9
★ konfidi tr
1 plenkrede transdoni ion aŭ iun al ies fidela prizorgo: forveturante, la gepatroj konfidis la infanon al la vartistino vi la gajnon de la veto Konfidis ne al tute ĝusta mano Z konfidi leteron al vojaĝanto konfidi al iu la regadon de provinco konfidi semojn al la tero la al mi konfiditan havon mi bone administris ➞ komisii.
2 lasi al ies diskreteco ion sekrete gardindan: al homo nekonata ne konfidu vian sekreton Z ŝi al neniu povis konfidi sian malĝojon Z konfidi al amiko siajn projektojn konfidi esperojn konfidi timojn (analoge) se estus permesite al ŝi sin konfidi al li ! Z Sin. konfidenci.
3 (arĥaismo) = fidi: plene konfidante al la direktanto de la Komitato Z tridek tri jarojn li konfidis al ili senlime B estas ankoraŭ demando, ĉu oni konfidos al viaj vizaĝoj Z konfidi al tio, kion la praktiko montras Z konfidi al ies promesoj en Mia tuta domo li estas konfidato MT konfidu, sed vidu Z kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras Z
konfida montranta konfidon: konfida sinteno konfida propono akcepti lin amike kaj konfide Z tiam ni povos konfide transdoni al tiu potenca forto la sorton de nia afero Z
konfido sento de iu, kiu konfidas: akiri, ĝui, perdi ies konfidon konfido naskas konfidon Z tro da konfido kondukas al perfido Z havi plenan konfidon al iu Z havi estimon kaj konfidon por io Z kun konfido neniam rapidu Z de vi konfidon mi esperis Z en plena konfido mi elektis lin, ke li estu mia reprezentanto Z ĝi subfosus la tutan konfidon de la registaroj al nia afero Z oni ne devas havi tro multe da konfido al si mem Z postuli la konfidon de la parlamento
konfidato, konfidatino konfidata persono: mi, la ankoraŭ antaŭnelonga konfidatino de viaj junecaj revoj Z
konfidema inklina al konfido.
konfidiga vekanta konfidon: lia vizaĝo estis severa, sed tamen konfidiga Z
konfiditaĵo io konfidita: se iu pekos koncerne konfiditaĵon MT
malkonfidi ne esti certa pri la honesteco aŭ kompetenteco de iu.
malkonfido sento de iu, kiu malkonfidas: kun granda bedaŭro mi vidas, ke la malkonfido kontraŭ la Centra Oficejo kreskas Z la nun proponatan broŝuron la leganto kredeble prenos en la manojn kun malkonfido Z