PIV 2026 · Artikolo 8459

kordono

Litero K

kordono
1 plektogalono, ŝnurpasamento, uzata por garni vestojn:la kordono de kardinala ĉapelo
2 larĝa rubando portata oblikve sur la brusto kiel honorsigno de iuj ordenoj: kordono de la Honora Legio
3 kontinua vico: kordono da arboj ĉirkaŭ placo
4 vico de soldataj postenoj gardantaj limon aŭ malhelpantaj penetron de epidemio: kelkaj miloj da ili la rajdistoj aranĝas kordonon ĉirkaŭ la meza arbaro Z sanitara kordono MD
5 ARKE en ŝtona volba ponto elstaranta bendo tuj sub la komenco de la volbo. ➞ impoŝtaro.
6 = (prefere) funiklo.