← Reen al K

PIV 2020 · 8476

koriandr/o

koriandr/o Z
🍁 G. (Coriandrum el apiacoj) de unujaraj, forte odoraj, senharaj herboj kun folioj plume dividaj k kun umbeloj el malmultaj blankaj, rozaj aŭ purpuretaj floroj; 3 sp-oj el SU Azio.
👥 Kultiva koriandro, pli speciale ĝia frukto.
kultiva koriandro. Sp. de koriandro (C. sativum), cimodora, kun fruktoj (duakenoj) globaj aŭ ovoidaj, ne disiĝantaj ĉe maturiĝo; kultivata pro enhavo de esenco uzata kiel spicaĵo, por farmaciaĵoj, likvoroj, parfumoj, k.a.