PIV 2026 · Artikolo 9686

madrigalo

Litero M

madrigalo
1 BELE lirika poemeto kun galanta 1 enhavo, origine (en Italujo en la 14a jc) fiksforma versaĵo kun dek du versoj el po dek unu silaboj; (figurasence) delikata aminduma komplimento.
2 MUZI plurvoĉa kanto kun kontrapunkta imito, sen instrumenta akompano.
madrigalumi eldiri galantaĵojn.