PIV 2026 · Artikolo 9687
maduko
maduko BOTA laktosukhava arbo el Hindujo kaj Malajzio, kultivata por oleo ekstraktata el la semoj aŭ por ligno. genro Madhuca ➞ sapotaco.
butera maduko buterarbo.
longafolia maduko hinda speco de maduko, ekonomie grava; ĝia ligno estas ĉarpente uzata kaj el ĝiaj semoj oni ekstraktas oleon, kiu solidiĝas. specio Madhuca longifolia