PIV 2026 · Artikolo 99

★adiaŭ

Litero A★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. adiaŭa
  2. adiaŭi
  3. adiaŭo
  4. manadiaŭi
★ adiaŭ interjekcio saluto al iu, de kiu oni foriras por longa tempo: adiaŭ por ĉiam! Z farita via faro, nun adiaŭ, mia kara! mi ne plu bezonas vin Z li diris adiaŭ al la mondo surtera Z letero de adiaŭ Z ➞ revido.
adiaŭa esprimanta adiaŭon: adiaŭa beno ĉi tiu saluto estis klare adiaŭa Z adiaŭa kunveno
adiaŭi tr aŭ al
1 diri «adiaŭ» aŭ samsencajn vortojn al iu aŭ io: li adiaŭis la faraonon kaj foriris B ŝia amikino adiaŭis al mi HoY li adiaŭis, kaj estis tuj for CPi mi salutas vin refoje, adiaŭante, sed mi ne adiaŭas vin por longe LiZ
(figurasence) adiaŭi la jaron 1999 LSt Zamenhof adiaŭis la honorojn EPr
2 KOMP = (prefere) elsaluti.
adiaŭo saluto per la vorto «adiaŭ» aŭ samsignifa gesto: tempo de adiaŭo OE kapsignis al li adiaŭon Z la liberiĝinta abibranĉo svingis adiaŭon al sia frosta ŝarĝo FSz (figurasence) li anoncis sian adiaŭon de literatura verkado OE
manadiaŭi tr aŭ al adiaŭi per mana gesto: mi manadiaŭis al la kolportistinoj CRo