Serĉi en la vortaro

Rezultoj 53

Por „sinteno” · laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★ŝuldi

Aparta paĝo

Malfermita: ★ŝuldi

Derivaĵoj en la artikolo 13
  1. ŝulda
  2. ŝuldo
  3. aktiv/a ŝuldo
  4. pasiv/a ŝuldo
  5. ŝuldant/o
  6. ŝuldat/ec/o
  7. ŝuldig/i
  8. ŝuldig/o
  9. ŝuldiĝ/i
  10. ŝuldiĝ/o
  11. malŝuldig/i
  12. senŝuldig/i
  13. ŝtatŝuldo
★ ŝuldi tr
1 laŭleĝe aŭ laŭmore devi pagi 1 ion al iu per mono aŭ alia rimedo: scii, kiom unu el ni ŝuldas al la dua Z vi ŝuldas al mi 41 rublojn Z «Espero» devas kalkuli, ke ĝi nun ŝuldas al mi nenion Z
(analoge) ŝuldi unu kostumon al sia tajloro li ŝuldas ankoraŭ unu labortagon al la mastro
➞ debeto, ŝuldatesto.
2 havi moralan devon kvitiĝi kontraŭ iu, de kiu oni ricevis servon aŭ bonfaron: ni ŝuldas grandan dankon por tiu libro al la laborema redaktoro Z ŝuldi al iu sian vivon ŝuldi sian honoron al lia senlaca laborado ni ŝuldas la tutan kongreson kaj la ĝojojn , kiujn ĝi alportis al ni Z ni ŝuldas al niaj membroj klarigon pri nia sinteno en tiu afero
3 devi atribui al iu aŭ io rezulton bonan aŭ malbonan: se vi diras, ke al la esperantismo konvertis vin nur tiu artikolo, vi ŝuldas vian konverton al la dirita persono anonima Z al Nilo ŝuldas Egiptujo sian prosperon ni ŝuldas al Neŭtono la principon de la gravitado nur al sia malklereco ŝi ŝuldis siajn malsukcesojn
ŝulda havanta ŝuldon: vi restas nun ŝulda al mi 2 rublojn Z
ŝuldo
1 mono, kiun oni ŝuldas: mia familio, al kiu mi povas lasi nenian heredon krom ŝuldoj Z la firmao enskribu tiun sumon kiel mian ŝuldon Z la ricevitaj 5 rubloj preskaŭ tute kovris vian ŝuldon Z mi estos tre danka, se la Grupo Pariza volos sendi al mi sian ŝuldon Z miaj ŝuldoj kreskadis Z droni en ŝuldoj B li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj Z
2 (figurasence) io, per kio oni devas kvitigi sin kontraŭ servo aŭ bonfaro: kian ŝuldon prenas sur sin la firmo? Z la decido sendi mian Adresaron estis de mia flanko ne ia morala ŝuldo devo, sed simpla komplezo Z la filo, laŭ la ŝuldo de infano,
Funebri la patron devas kelkan tempon Z
al vi obei estas mia ŝuldo Z tiu religia komunumo, en kiun blinde kaj sen lia ŝuldo respondeco metis lin lia naskiĝo Z
aktiva ŝuldo KOME ŝuldo, kiun kreditoro povas postuli.
pasiva ŝuldo ŝuldo, kiun debitoro devas pagi.
ŝuldanto iu, kiu ŝuldas iun sumon al aliulo: pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto Z mi ne volas esti ies morala ŝuldanto Z Sin. debitoro.
ŝuldateco stato de iu, al kiu aliulo ŝuldas dankemon.
ŝuldigi ligi iun per ŝuldo: Vi postulis, ke mi blinde ŝuldigu min per kontrakto por ĉiam ! Z la partoprenado en la kongreso tute ne ŝuldigas la partoprenanton al akcepto de tiu religio, kiun la kongreso starigos Z per tia servo vi ŝuldigos min senlime
ŝuldigo ago de iu, kiu ŝuldigas (sin): la letero enhavas mian proponon, ne ian porĉiaman ŝuldigon! Z mi kredeble (sed sen ia ŝuldigo) konservos tiun saman manieron de agado Z
ŝuldiĝi
1 iĝi ligita per ŝuldo: vi ŝuldiĝis al la repago en tri monatoj per sia subskribo Faŭsto ŝuldiĝis kontraŭ Mefisto
2 rezulto bona aŭ malbona esti atribuebla al iu kaŭzo: la fenomeno de «eternaj komencantoj» ŝuldiĝas almenaŭ parte al tiu psikologia aspekto ILa la beleco de verko ne ŝuldiĝas al la uzo en ĝi de radikoj eksteraj al la «reala lingvo» CPi lia sukceso ŝuldiĝas almenaŭ parte al mia influo ALö ➞ dank’ al.
ŝuldiĝo ago ŝuldiĝi: tiele do vi plenumas la ŝuldiĝon de la ĵuro ? Z
malŝuldigi liberigi je ŝuldo: ni donis al ili prunte monon kaj grenon; ni malŝuldigu al ili tiun ŝuldon MT Sin. senŝuldigi.
senŝuldigi malŝuldigi.
ŝtatŝuldo tuto de la pruntoj, kiujn iu ŝtato faris interne aŭ ekstere.