Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „vortaro” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 59

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★gramatiko

Aparta paĝo

Malfermita: ★gramatiko

Derivaĵoj en la artikolo 8
  1. gramatika
  2. gramatikist/o
  3. ĝeneral/a gramatiko
  4. histori/a gramatiko
  5. kompar/a gramatiko
  6. kontraŭgramatika
  7. laŭgramatika
  8. pri/skrib/a gramatiko
★ gramatiko
1 scienco pri la lingvaj reguloj: gramatiko estas ja pli akra ol kreno Z ➞ lingvoscienco, lingvistiko; fonetiko, morfologio, sinetio, sintakso, vortfarado, interpunkcio, semantiko.
2 tuto de la reguloj, kiujn oni devas observi por ĝuste paroli aŭ skribi difinitan lingvon: Fundamenta Gramatiko de la lingvo Esperanto Z en versoj ni devas nomi «eraro» nur deflankiĝojn de la gramatiko Z la gramatiko de nia lingvo tion ĉi ne malpermesas Z laŭ nia gramatiko Z peko kontraŭ la gramatiko Z
3 libro, kiu klarigas gramatikon: mi aĉetis al mi gramatikon kaj vortaron
4 (figurasence) klariga prezentado de la principoj de arto aŭ scienco: la gramatiko de desegno
gramatika rilata al gramatiko: teoriaj postuloj gramatikaj Z fari gramatikan eraron Z ni ordinare dividas ilin vortojn per iliaj partoj gramatikaj Z gramatika finaĵo esprimanta la gramatikan rolon de vorto
gramatikisto specialisto pri gramatiko.
ĝenerala gramatiko scienco pri la reguloj komunaj al ĉiuj lingvoj.
historia gramatiko gramatiko studanta la historion de la formiĝo de la reguloj.
kompara gramatiko scienco pri la samecoj kaj malsamecoj de pluraj lingvoj devenintaj el unu sama, kiujn oni komparas kaj klarigas unu per alia.
kontraŭgramatika ne konforma al la gramatiko en difinita lingvo: uzado de diversaj kontraŭgramatikaj formoj Z nomi tion ĉi kontraŭgramatika ni ne povas Z
laŭgramatika konforma al la gramatiko.
priskriba gramatiko gramatiko priskribanta nur la nunan staton de la reguloj.