← Reen al N

PIV 2020 · 10949

neŭr/o

neŭr/o Nervo, nerva histo (en kunmetaĵoj).
neŭrito Kn de inflamaj aŭ degeneraj lezoj de la nervoj.
neŭrologo. Specialisto pri neŭrologio.
neŭrologio
Fako de medicino pri la malsanoj de la nerva sistemo.
neŭromo. Tumoro el la nerva histo.
neŭrono Nerva ĉelo, ekscitebla k kapabla konduki nervajn mesaĝojn ( impulso), konsistanta el ĉela korpo kun sia nukleo, el speco de branĉetaro ( dendrito 2) k el ordinare longa filamento (aksono). Sin. nervoĉelo.
neŭrozo Ψ Malorda stato kun sentaj k emociaj perturboj (angoro, obsedo, fobio ks), pri kies nenormaleco la koncernato konscias, k kiu ne malhelpas lin/ŝin funkcii en la realo: histeria, obseda, angora neŭrozo. psikozo, fobio.
neŭralgio Z. Doloro laŭlonge de nerva irejo.
neŭrastenio. Neŭrozo, trafanta precipe la trolaborantojn, k manifestiĝanta per ĝenerala laceco, tendenco al tristaj ideoj, timo k nedecidemo.
neŭrastenia. Rilata al neŭrastenio: neŭrastenia temperamento, krizo.
neŭropatio Ψ
(kn) Nerva afekcio: neŭropatio diabeta, vaskula, alkohola, nervoprema, vitaminmanka, toksa, hepata, plumba; ĉe vestibla neŭropatio la paciento perdas la ekvilibrosenson.
(ark.) Psika perturbo.
neŭrotropa (pp kemia substanco, mikrobo, viruso ktp) Nervoafina.
polineŭrito. Malsano, karakterizata de samtempa inflamo de multaj nervoj.
psikoneŭrozo Ψ Psika malorda stato, meza inter neŭrozo k psikozo, en kiu la konscio pri nenormaleco estas nek konstanta nek klara, k kun severaj simptomoj pli-malpli psikozecaj.
trofineŭrozo. Kn de afekcioj, karakterizataj de nutradaj perturboj sen difinita lezo de la nerva sistemo.