PIV 2026 · Artikolo 11717

★paradi

Litero P★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. parada
  2. parado
  3. vort/oparado
  4. vortparado
★ paradi ntr
1 laŭvice kaj ceremonie marŝi en revuo: la laborbrigadoj paradis sur la Ruĝa Placo la gildo de la Pafistoj paradis tra la flagitaj stratoj
2 fiere kaj afekte elmontradi siajn elegantaĵojn: la altkvalita servistaro, kiu paradis en silkaj ŝtrumpoj Z ĝi abieto paradu per brulantaj kandeloj Z vi paradis per longa flavasilka poŝtuko Z ➞ dandi, pavi, ŝveli.
parada rilata al parado:
1 en parada marŝo Z en la parada irado Z
2 ne juĝu armeon laŭ parada uniformo OE servistoj en parada livreo Z la imperiestro kuŝis sur sia parada lito parada ŝtuparo parade vivi Z
parado
1 solena ceremonia marŝo en difinita ordo: ĉe l’ funebra iro
Aperu plene la parad’ milita! Z
kaŝita enterigo sen funebraj formoj kaj parado Z la funebra soleno estas aranĝata en plena parado Z reĝan enterigon ĝi havis, oni faris por ĝi grandan paradon Z
2 pompa vanta sintenado kaj elmontrado, celanta altiri sur sin la atenton de la publiko: en la palaco ĉio estis en festa parado Z ŝi elŝutis veran floraĵan neĝon sur la persikarbojn, tiel ke ili staris en plena parado Z por parado mi portas silkajn ŝtrumpojn kaj mufon Z (figurasence) li havas dentojn ne por parado Z (sed por mordi)
vortoparado, vortparado pompa sinsekvo de vortoj: ĝi faras senenhavan vortparadon Z