PIV 2026 · Artikolo 12557
Pomerio
Derivaĵoj en la artikolo 6
Pomerio GEOG regiono ĉe la bordo de la Balta Maro, ambaŭflanke de la rivero Odro, dividita inter Germanujo kaj Pollando. PommernPomorze genue ĵetis sin la idolanoj sur la bordo de Pomerio Z ➞ pomerihundo.
Antaŭ-Pomerio = (prefere) Okcidenta Pomerio.
Malantaŭ-Pomerio = (prefere) Orienta Pomerio.
Okcident-Pomerio, Okcidenta Pomerio tiu parto de Pomerio, kiu situas okcidente de Odro, apartenanta al Germanujo. ➞ Meklenburgo-Okcident-Pomerio.
Orient-Pomerio, Orienta Pomerio tiu parto de Pomerio, kiu situas oriente de Odro, apartenanta al Pollando.