← Reen al P

PIV · 12788

profan³o

profan3o. Tiu, kiu ne estis inicita en sanktaĵojn, misterojn ks: kompreneble la rezultatoj de tia sperto estas tenataj en plej granda sekreto antaŭ la profanoj Z; estas malpermesate al la profanoj eniri en framasonan templon. laiko.
profana. Fremda al la sanktaĵoj k religiaj misteroj: la profana historio (kontraste kun la Biblia); kelkaj el liaj disĉiploj manĝas kun manoj profanaj, t.e. ne lavitaj N; evitu profanajn babiladojn N. malpura.
profani (tr) Konduti kiel profano, t.e.:
Malobservi la sanktecon de religiaĵoj: profani preĝejon per adulta intrigo, sanktan vazon per malpia uzo; ne profanu per furiozo k per mortigado la templon de l’ diino Z; ĉar la titolado de Dio per «Sinjoro» estas io tro triviala k profananta […] Z.
Malobservi la respekton ŝuldatan al io aŭ iu: se troviĝos inter ni persono, kiu profanas nian feston per persona ambicio, ni ĉiuj deturnos nin de li Z; ni ne profanu tiun profundan senton per teoriaj klarigoj Z; mi estis jam preta protesti, ke la kanajlo tiel profanas mian nomon Z. atenci, malsanktigi.
profanado. Ago de tiu, kiu profanas ion: la profanado estis ordinare punita per morto.
profananto. Tiu, kiu profanas ion.
profaneco. Karaktero profana.