← Reen al R

PIV · 13450

★ribel/i

ribel/i (ntr) Rifuzi obei la registaron aŭ aŭtoritatan instancon, penante ilin perforte forigi: sed nur la popolaĉo ribelas! B; nur ne ribelu kontraŭ la Eternulo X; ekribelis regimentoj da masonistoj k ŝtonistoj B; (f) ĉu por tio mi ribelis kontraŭ ĉiuj instinktoj de la homeco? Z; lia spirito ribelis kontraŭ la tiutempe reganta doktrino.
ribelo. Agoj de tiuj, kiuj ribelas: tiam eksplodos ĝenerala ribelo Z; ribelo de la ŝipanaro; sufoki ribelon; (f) en ŝia voĉo sonis retenata ribelo de virina fiereco Z. revolucio, rezistado.
ribela. Rilata al ribelo: ribelaj minacoj, komplotoj; por ke ĉiu E-isto sciu tute klare, kio estas lojala k kio estas ribela Z (al la Fundamento).
ribelanto. Homo, kiu ribelas: la ribelantoj levis la ruĝan flagon.
ribelema. Inklina al ribelo, malobeema: ĝi estu gardata kiel memorsigno por la ribelemuloj X.
ribeligi. Instigi al ribelo: ankaŭ tiun ĉi ili jam ribeligis kontraŭ mi! Z; morgaŭ povos aperi aliaj ribeligantoj Z. provoki.
ribelulo. Ribelanto: aŭskultu, ho ribeluloj! X.