PIV 2026 · Artikolo 14217

simfito

Litero S

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. oficin/a simfito
  2. rasp/a simfito
  3. tuber/a simfito
simfito BOTA plurjara herbo el Eŭropo kaj sudokcidenta Azio; ĝi havas cumon el ofte pendaj floroj kun tubforma korolo, kaj fruktojn el po kvar liberaj nukuloj. genro Symphytum ➞ boragaco.
oficina simfito speco de simfito, medicine uzata. specio Symphytum officinale
raspa simfito speco de simfito, iuloke uzata kiel furaĝplanto. specio Symphytum asperum
tubera simfito speco de simfito kun tubera rizomo. specio Symphytum tuberosum