PIV · 14344
skandinav/o
skandinav/o Z. Ano de unu el la gentoj de Skandinavio.
skandinava. Rilata al skandinavoj: la skandinavaj lingvoj (parolataj en Islando, Svedio, Norvegio k Danlando).
Skandinavio, Skandinavujo
1 🌄 Duoninsulo de N Eŭropo, ampleksanta Norvegion k Svedion.
2 👥 La N-Eŭropa regiono ampleksanta, krom Norvegio k Svedio, Danlandon k eventuale Finnlandon k/aŭ Islandon. ☞ Nordio.