PIV 2026 · Artikolo 14409
skorzonero
skorzonero BOTA
1 herbo kun laktosuko kaj langetfloraj kapituloj, blankaj, flavaj aŭ purpuraj; ĝi kreskas de la mediteranea regiono ĝis meza Azio. genro Scorzonera ➞ asteraco.
2 KOMU hispana skorzonero kultivata por la radiko (manĝata kuirita) kaj la folioj (uzataj por salatoj).
4 interjekcio (familiare) malkontento: ha skorzoner’ kaj pampelmus’! RSc skorzonero! oni ŝovis al mi falsan moneron HGo
hispana skorzonero skorzonero el Eŭropo; plurjara legomo kun longa rekta pivotradiko (ekstere nigra, interne blanka), longaj mallarĝaj folioj kaj flavaj kapituloj. specio Pseudopodospermum hispanicum