← Reen al S

PIV 2020 · 14647

spire/o

spire/o 🍁
(ss) G. (Spiraea el rozacoj) de plurjaraj, falfoliaj tufarbustoj kun simplaj folioj, kun blankaj aŭ rozaj, 5-nombraj floroj en akselaj aŭ apeksaj grapoloj, korimboj aŭ panikloj, k kun kapsulecaj fruktoj (folikloj); 80−100 sp-oj, N-hemisferaj, pluraj pororname kultivataj.
(vs) Spireo 1 k parencaj g-oj (precipe filipendulo k arunko), plurjaraj herboj, arbustetoj k tufarbustoj. ulmario.