PIV 2026 · Artikolo 19895
vuduo
vuduo RELI sinkretisma religio origine el okcidenta Afriko, sed praktikata en diversaj formoj ankaŭ sur diversaj insuloj de la Kariba Maro (precipe en Haitio), en Sud-Ameriko kaj en suda Usono, kuniganta origine afrikajn elementojn kun kristanismo kaj Islamo: la adeptoj de vuduo oferbuĉas por siaj dioj kokojn, kokinojn, birdojn, ŝafon kun ruĝa oleo GLf
vuduano ano de vuduo.