← Reen al B

PIV · 2353

but/

but/ Pref., montranta kvarkarbonan ĉenon en la nomoj de hidrokarbonoj. et/, pent/.
butadieno. C4H6, nesaturita hidrokarbono kun du duoblaj ligoj, antaŭanto de artefarita kaŭĉuko: 1,3-butadieno (CH2=CH-CH=CH2).
butano. C4H10, saturita gasa hidrokarbono multe uzata kiel brulgaso: klorobutano (Sin. butila klorido).
butanata acido. CH3-CH2-CH2-COOH, rancodora acido, kies simplaj esteroj odoras kiel rumo aŭ butero k estas uzataj en artefaritaj gustigaĵoj. Sin. buterata acido.
pentila butanato. C5H11OCOC3H7, abrikotodora estero, uzata por parfumoj.
butanolo. C4H9-OH.
1-butanolo. CH3-CH2-CH2-CH2-OH. Sin. n-butanolo.
2-butanolo. CH3-CH2-CH(OH)-CH3. Sin. sek-butanolo.
butanono. Ketono (metil-etil-ketono), CH3-CH2-CO-CH3, tre grava solvanto simila al acetono.
buteno. C4H8, nesaturita hidrokarbono kun unu duobla ligo: metil-2-buten-1-tiolo, CH3-C(CH3)=CH-CH2-SH, estas la fetora odoraĵo de mefito k de lumdifektita biero.
2-butenalo. CH3-CH=CH-CHO, akrodora, incita likvo uzata kiel industria krudmaterialo. Sin. krotonalo.
butilo. Radiko C4H9- de butano: butila klorido, C4H9Cl (grava industria reakcianto; Sin. klorobutano); butila acetato CH3-C(O)O-C4H9.
butila alkoholo = butanolo.
butino. C4H6, nesaturita hidrokarbono kun unu triobla ligo.
izo-butanolo. CH3-CH(CH3)-CH2-OH. Sin. 2-metilpropanolo.
ter-butanolo. 1,1-dimetiletanolo, (CH3)3C-OH, kvarkarbona alkoholo, uzata kiel krudmaterialo en multaj kemiaj sintezoj.