PIV 2026 · Artikolo 2356

1buteo

Litero B

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. agl/obuteo
  2. ordinar/a buteo
  3. step/obuteo
  4. vesp/obuteo
  5. vil/krur/a buteo
1 buteo ZOOL rabobirdo simila al aglo, sed malpli granda, kun larĝaj flugiloj kaj fortika korpo. genro Buteo ➞ akcipitredo, aglo, milvo.
aglobuteo specio de buteo kun longaj kruroj kaj longa beko. specio Buteo rufinus
ordinara buteo mezgranda specio de buteo, hejma en Eŭropo. specio Buteo buteo
stepobuteo specio de buteo malpli granda ol la ordinara buteo. subspecio Buteo buteo vulpinus
vespobuteo ZOOL specio de buteo kun longa vosto kaj longaj mallarĝaj flugiloj, kiu streĉas la kapon antaŭen dum flugado; ĝi elfosas kaj manĝas terloĝajn vespojn. specio Pernis apivorus
vilkrura buteo specio de buteo, kiu ofte ŝvebas por kapti malgrandajn ronĝulojn per la malgrandaj ungegoj. specio Buteo lagopus