PIV 2026 · Artikolo 247

agrostemo

Litero A

agrostemo BOTA unujara mediteranea herbo 1, ofte trudherbo, kun brilkoloraj floroj kaj kapsuloj. genro Agrostemma disigi la agrostemon disde la tritiko ➞ kariofilaco, lolo.
ordinara agrostemo kuracplanto kun viole ruĝaj floroj kaj nigraj venenaj semoj; grenkampa trudherbo hejma en la mediteranea regiono, sed disvastiĝinta al preskaŭ la tuta mondo antaŭ sia nuna malaperemo pro vasta uzo de herbicidoj. specio Agrostemma githago