← Reen al C

PIV 2020 · 2518

ciklamen/o

ciklamen/o 🍁 G. (Cyclamen el primolacoj) de plurjaraj herboj kun tubera, subtera tigo, kun baza rozeto el korformaj folioj k kun longe pedunklaj, kliniĝantaj, blankaj, rozaj aŭ ruĝaj floroj havantaj retrofleksajn petalojn; 19 sp-oj el Eŭropo, la Mediteranea regiono, SU Azio k Somalio, pluraj (k multaj kf-oj) pororname kultivataj.