PIV · 2925
delfini/o
delfini/o 🍁 G. (Delphinium el ranunkolacoj) de unu- k plur-jaraj herboj kun mane lobaj aŭ kvazaŭdividaj folioj k kun blankaj aŭ okulfrape koloraj, neregulaj floroj unuspronaj; precipe N-hemisfera g. de ĉ. 320 sp-oj, multaj pororname kultivataj. Sin. alaŭdosprono, kavalirsprono. ☞ konsolido.