PIV 2026 · Artikolo 3392
drakocefalo
drakocefalo BOTA herbo 1 aŭ arbusteto el Eŭropo, Azio, norda Afriko kaj Nord-Ameriko, kun multaj floroj en ŝajnverticiloj ariĝintaj aŭ ne en grapolojn aŭ en kompleksajn spikojn; ĝi havas tubforman kalikon kaj dulipan korolon; pluraj specioj (i.a. moldaviko) estas orname kultivataj. genro Dracocephalum ➞ lamiaco.