PIV 2026 · Artikolo 4833

2friso

Litero F

Derivaĵoj en la artikolo 14
  1. frisa
  2. Frisland/o
  3. Frisuj/o
  4. Frisi/o
  5. Nord-Frisland/o
  6. Nord-Frisuj/o
  7. Orient-Frisland/o
  8. Orient-Frisuj/o
  9. nordfrisa
  10. nordfriso
  11. okcidentfrisa
  12. okcidentfriso
  13. orientfrisa
  14. orientfriso
2 friso ano de gento loĝanta en Frislando.
frisa rilata al frisoj, la frisaj lingvoj aŭ Frislando: mi volis kanti en la frisa lingvo kaj kun kelkaj amikoj mi komencis la grupon «Irolt» Ko
Frislando, Frisujo, Frisio GEOG
1 la lando de la frisoj, ĉe la bordo de la Norda Maro, dividita inter Nederlando kaj Germanujo. Friesland
2 norda provinco de Nederlando. FryslânFriesland ĉefurbo: Leeuwarden ekde 1988 Kajto mirigas la esperantistojn per sia rava kaj kvalita folklora muziko de Frislando Ko
Nord-Frislando, Nord-Frisujo GEOG la plej norda distrikto de Germanujo. Nordfriesland Nordfrisland Nordfraschlönj
Orient-Frislando, Orient-Frisujo GEOG regiono en Malsupra Saksujo ĉe la Norda Maro. Ostfriesland
nordfrisa rilata al la nordfrisoj, ilia frisa lingvo aŭ Nord-frislando.
nordfriso ano de tiuj frisoj, kiuj loĝas en Nord-Frislando.
okcidentfrisa rilata al la okcidentfrisoj aŭ ilia frisa lingvo.
okcidentfriso ano de tiuj frisoj, kiuj loĝas en Frislando 2.
orientfrisa rilata al la orientfrisoj, ilia frisa lingvo aŭ Orient-frislando.
orientfriso ano de tiuj frisoj, kiuj loĝas en Orient-Frislando.