PIV 2026 · Artikolo 5923
heziti
heziti ntr ne scii aŭ ne esti certa, ĉu fari aŭ diri ion, aŭ ne: Marta ne hezitis eĉ unu momenton Z nun siavice Mario devis heziti kun pri respondo Z ho, lasu min heziti! Z heziti inter du solvoj li ne hezitis enpaŝi ➞ ŝanceliĝi.
hezita montranta heziton: hezitaj vortoj hezitaj paŝoj
hezito stato de iu, kiu hezitas: ŝia hezito estis apenaŭ rimarkebla diru al mi sincere kaj sen hezito Z
hezitema inklina al hezitado: hezitema karaktero ➞ nedecidema.
hezitigi igi iun heziti: lia admono tre hezitigis min ➞ konfuzi.
senhezite sen ia hezito: proponi sin senhezite por la misio