PIV 2026 · Artikolo 6327

1★i

Litero I★ Fundamenta

1 ★ i, I
1 nomo de la litero i aŭ I aŭ de ĝia sono: ne forgesu la punktojn super viaj i!
2 simbolo MATE minuskle la imaginara unuo; unu el la du radikoj de la ekvacio z2 = −1.
3 roma cifero, ordinare majuskle unu.
4 formo simila al la litero I: li estas rekta kiel I ➞ I-fero, I-relo.
5 simbolo KEMI majuskle jodo.
i greka (evitinde) = ipsilono. ➞ joto.