PIV 2026 · Artikolo 6652

★interjekcio

Litero I★ Fundamenta

★ interjekcio LING vorto, kiu funkcias kiel aparta frazo, kaj kiu ordinare ne havas sintaksan rilaton al aliaj vortoj, ekz. ho 2, ve, fi ① 1, adiaŭ, aj: ho! ... Efektive? — La unua interjekcio esprimis miron, kaj la dua, trene elparolita, enhavis en si econ de dubo HLu la eksklamacioj kutime komenciĝas per iu interjekcio: Ho! Ve! Fi! k.a. ILa