← Reen al K

PIV · 7516

kartam/o

kartam/o 🍁 G. (Carthamus el asteracoj) de unu-, du- k plur-jaraj, dornaj herboj, kies kapitulo konsistas el flavaj, bluaj aŭ blankaj tubetfloroj k el involukro de plurformaj brakteoj; 17 sp-oj el S Eŭropo, N Afriko k U k C Azio.
tinktura kartamo 🍁 Sp. de kartamo (C. tinctorius), malnova kultivplanto, el kies kapituloj oni ricevas flavan k ruĝan farbosubstancojn k el kies semoj oni ekstraktas manĝoleon.