← Reen al K

PIV · 8623

krement/i

krement/i 💻 Ŝanĝi la valoron de variablo per konstanta diferenco: krementi nombrilon per 1.
kremento
La ago de iu, kiu krementas.
La kvanto, per kiu oni krementas.
alkrementi. Krementi aldonante konstantan kvanton: alkremento.
dekrementi. Krementi deprenante konstantan kvanton (krementon 2).
dekremento
💻 Nombro, per kiu oni dekrementas.
Nombro, kiu karakterizas la amortizon de osciloj.
logaritma dekremento Natura logaritmo de la kvociento de la amplitudo de oscilo per la apuda sekvanta amplitudo de la sama antaŭsigno (amortizo karakteriza de certa oscilcirkvito).