PIV 2026 · Artikolo 8628

kreolo

Litero K

kreolo
1 HIST ido de eŭropaj gepatroj, naskita en intertropikaj kolonioj.
2 homo kun gente miksita deveno, naskita en lando koloniita de blankuloj el Eŭropo.
3 nigrulo naskita en la insularo de la Kariba Maro aŭ en alia parto de Ameriko.
4 franclingva denaska loĝanto de Luiziano.
5 denaska parolanto de kreola lingvo.
6 (evitinde) = kreola lingvo.
➞ mestizo.
kreola rilata al kreoloj. ➞ kreola lingvo.