PIV · 8998
kvot/o
kvot/o
1 Tiu proporcia parto de tutaĵo, kiun oni devas doni, pagi, aŭ kiun oni rajtas preni, ricevi. ☞ kontingento, porcio.
2 Oficiala konstato de la kurzo de papervaloroj aŭ varoj, ĉe borso aŭ oficiala merkato.
kvoto de interezoj ✉ Ⓜ Jara proporcio inter la interezoj k la ilin donanta kapitalo.
kvoto de plusvaloro Ⓜ Ekspluatgrado t.e. rilato de la plusvaloro al la salajrosumo (varianta kapitalo).
kvoti £ (tr) Fiksi k konigi prezojn aŭ kurzojn.
kvotigo. Proporcia aljuĝo en aĉeto de valutoj, valorpaperoj ks en borso; ĝi influas la fiksadon de la taga kurzo.
kurzokvoto. Ĉiutaga fikso de valoro de kurzo en borso.
profitkvoto
1 ✉ Proporcia parto de farita profito.
2 Ⓜ Rilato de la plusvaloro al la tuta kapitalo.