PIV 2026 · Artikolo 9458
listo
Derivaĵoj en la artikolo 14
listo serio de nomoj de personoj aŭ aferoj, skribitaj unu sub alia kaj apartenantaj al unu sama klaso, kategorio k.s.: listo de kandidatoj listo de varoj genealogia listo MT mi forstrekis lin el la listo de miaj amikoj nigra listo de nedezirataj personoj, klientoj k.s.
listi = (prefere) listigi.
listero ĉiu el la aferoj prezentitaj kiel listo:numeritaj listeroj
listigi prezenti erojn kiel liston: la Adresaroj listigis la esperantistojn de la frutempo de la Movado TCa Jano cerbe listigis la demanditojn sub tri titoloj laŭ la maniero prononci CPi ➞ envicigi.
dissendolisto
1 listo de adresoj, al kiuj oni dissendas cirkuleron.
2 KOMP en komputila reto forumo funkcianta tiel, ke mesaĝoj senditaj al iu centra adreso aŭtomate dissendiĝas al ĉiuj abonantoj.
enlistigi enskribi ion en liston: enlistigi libron en katalogon enlistigi akciokompanion en la valorliston
ligillisto KOMP datumstrukturo, kiu prezentas liston per rikordoj, el kiuj ĉiu enhavas referencon al la sekva rikordo. ➞ ĉeno, vico.
mankolisto listo de la mankantaj elementoj de difinita aro (ekz. de poŝtmarkoj serĉataj de filatelisto).
prezolistolisto de la prezoj difinitaj por la artikloj vendataj de firmao.
servolisto listo de la oficiroj vokeblaj al militservo aŭ de la oficistoj, vicigitaj laŭ sia aĝo, servodaŭro k.c.
valorlisto listo de la valoroj, kies kurzoj estas kvotataj ĉe la borso.
vinlisto listo de la vinoj proponataj en restoracio.
vizitlisto listo, sur kiu studentoj devas subskribi sian nomon por atesti, ke ili vizitis la kurson.