PIV 2026 · Artikolo 985
apioso
apioso BOTA plurjara herbo, kun tuberaj radikoj, volve grimpaj tigoj, plume kunmetaj folioj kaj longformaj guŝoj; el orienta Azio kaj Nord-Ameriko. genro Apios ➞ fabaco.
amerika apioso apioso el Nord-Ameriko, kultivata i.a. en suda Eŭropo kaj Barato por subteraj tuberoj uzataj kiel terpomo. specio Apios americana ➞ arakido, glicino 1, ternukso, terpiro, tubera helianto.