Serĉi en la vortaro

Rezultoj 53

Por „sinteno” · laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★influi

Aparta paĝo

Malfermita: ★influi

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. influa
  2. influo
  3. influebl/a
  4. seninflua
  5. seninfluec/o
★ influi tr havi efikon sur la pensoj, sinteno aŭ agmaniero de alia persono: la lego de tiuj tombejaj nomoj influis la meditadon de Paŭlo la malsano influis lian humoron mia rolo
Povas influi la sorton de la lando B
li estis ĉiam influata de sia pliaĝa frato bona ekzemplo influas pli forte ol admono (analoge) oni iam kredis, ke la astroj influas la sorton de la homoj ➞ imponi, impresi.
influa havanta influon: influa persono ➞ kaciko influa gazeto grandfigurasence influa parencaro Z
influo efiko je ies volo, de volo aliula: influo de majstro sur la disĉiploj la influo de tiu ĉi situacio de la ruslandaj hebreoj sur mian tutan celadon Z Vi agis iom sub sugesto kaj fremda influo Z sub la influo de la deziroj Z sub la influo de agitado de malamikoj Z nenia homo povas havi ian influon sur ĝian sorton la sorton de Esperanto Z ĉiu veraĵo, dum ĝi restas abstrakta doktrino, havas nenian influon sur la mondon Z la tial nomata «Delegacio» havas ankoraŭ grandan influon ĉe multaj personoj Z mi tamen intencis uzi mian tutan influon, ke la esperantistoj akceptu Z li ĝuas grandan influon ĉe la ministro kontraŭstari ies influon negoci per sia influo ➞ subaĉeti ➞ aŭtoritato, prestiĝo.
influebla tia, ke oni povas ĝin influi: facile influebla prezidanto
seninflua ne havanta influon: seninflua kortegano
seninflueco manko de influo: seninflueco de la gramatiko sur la vortaron Z