Serĉi en la vortaro

Rezultoj 53

Por „sinteno” · laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

interpreti

Aparta paĝo

Malfermita: interpreti

Derivaĵoj en la artikolo 6
  1. interpreto
  2. interpretad/o
  3. interpretil/o
  4. interpretist/o
  5. misinterpreti
  6. sonĝinterpretad/o
interpreti tr
1 parole traduki al fremdulo ion el lingvo, kiun tiu ne komprenas: la kunveno daŭris kvin horojn, sed la diskutado daŭris efektive nur unu horon, ĉar estis necese interpreti ĉiun paroladon
2 klarigi ion dubsencan kaj malfacile kompreneblan: interpreti tekston interpreti leĝon interpreti sonĝon tion ni interpretas kiel minacon ➞ klarigi, komentarii, signifi.
3 SPEK MUZI prezenti rolon aŭ muzikpecon montrante sian komprenon de la intencoj de la verkinto: mi mem iam vidis tute kontentigan prezentadon de esperanta komedieto fare de bonaj profesiaj geaktoroj, kiuj nur studis la lingvon sufiĉe por kompreni, parkerigi kaj interpreti siajn aktualajn rolojn MBo Trio Montenegro interpretis diversajn kanzonojn OE
interpreto
1 vortoj, per kiuj oni interpretas: tio estas duba interpreto de tiu frazo en la Biblio
2 la maniero, en kiu io estas komprenata: komenciĝis stranga interpreto de demokratio ➞ ekzegezo, gloso, komento.
interpretado
1 voĉa kaj tuja transdonado en alian lingvon de parola aŭ skriba teksto: interpretado flustra se oni flustras la tradukon en la orelon samtempe dum la parolado sinsekva interpretado okazanta tuj post la eldiro de la originalaĵo samtempa interpretado pere de teĥnikaj instalaĵoj, aŭskultiloj ktp
2 signifklarigado.
3 SPEK MUZI transdonado de la ideoj de verkinto: fidela interpretado de sonato brila interpretado de la ĉefaktoroj
interpretilo KOMP programo, kiu plenumas alian programon, interpretante ĝiajn instrukciojn laŭvice. ➞ tradukilo.
interpretisto
1 homo, kies profesio estas interpreti al alilingvuloj: la interparolado estis afabla, almenaŭ laŭeble, kiam oni interparolas per interpretistoj la interpretisto de la konsulejo, de la ĉefministro Sin. klarigisto.
2 aktoro, kantisto k.a., kiu donas interpretadon de arta peco.
misinterpreti erare aŭ konfuze interpreti ion: pro la stumpigo de la Ems-depeŝo, la franca registaro misinterpretis la sintenon de la prusuja reĝo
sonĝinterpretado arto klarigi ies sonĝojn.