PIV 2026 · Artikolo 11237
okcitano
Derivaĵoj en la artikolo 3
okcitano ano de Okcitanujo 1, precipe se portanto de la okcitana kulturo kaj parolanto de ties lingvo.
okcitana rilata al okcitanoj, ilia latinida lingvo aŭ Okcitanujo: la okcitana lingvo la okcitana literaturo okcitanaj dialektoj ➞ trobadoro, kataluna.
Okcitanujo, Okcitanio GEOG
1 aro de partoj de suda Francujo, nordorienta Hispanujo kaj nordokcidenta Italujo, en kiuj estas aŭ estis parolataj dialektoj de la okcitana lingvo. Occitània
2 regiono en suda Francujo, ĉe Pireneoj kaj apud Mediteraneo: la Ŝtatkonsilio de Francio validigis la nomon «Okcitanio» por la nova regiono kreita de la kunigo de Langvedoko-Rusiljono kaj Sudo-Pireneoj FMB OccitanieOccitània ➞ Aŭvernjo, Gaskonujo, Langvedoko, Provenco.