PIV · 11352
★-ont/
★-ont/. Suf., prezentanta la plenumanton de procezo pli frue ol ties plenumiĝo (t.n. «de aktiva futura part.»): la venonta gasto estas ankoraŭ en la vojo Z; la edzino de Pinehas estis graveda, baldaŭ naskonta X; la sekvonta tempo glorigos la Galileon de la nacioj X; la bopatrino veturis, por preni sur sin la mastrumaĵon: Kala (ŝia filino) estis sidonta sub vitra kloŝo! Z; en Aprilo devis iri ŝipo al Norvegujo, k G. estis kunveturonta Z.
-onte. Responda adv., uzebla nur, kiam la plenumanto de la procezo estas esprimata per la subjekto de la prop.: ironte promeni, purigu (sk. «vi») vian veston Z.
-onto. Persono aŭ objekto, kiu plenumos iun procezon: mi scias, ke mia liberigonto vivas X; sieĝontoj venas el lando malproksima X; pendonto ne dronos Z; la Savonto Z.