PIV 2026 · Artikolo 12200
pimento
pimento
1 BOTA aroma arbo kun fruktoj (beroj) preskaŭ globaj, apenaŭ pizograndaj kaj maturstadie nigretaj; el tropika Ameriko. genro Pimenta ➞ mirtaco, kapsiko, kariofilarbo, papriko.
2 KOMU matura sekigita bero de la dioika pimento, uzata kiel spicaĵo i.a. en kolbasoj kaj konservaĵoj kaj por ekstrakto de esenco.
pimenti tr KUIR spici per pimento 2.
dioika pimento speco de pimento, kultivata por pimento 2. specio Pimenta dioica