← Reen al S

PIV · 14274

sinonim¹o

sinonim1o Λ Vorto, esprimanta, en difinita lingvo, la saman ideon kiel iu alia vorto, jen ekzakte (ekz. la konkurencaj formoj «gazono» k «razeno», «Ĝeneva lago» k «Lemano»), jen – plej ofte – kun diferencoj pro la uzado, la senco-nuancoj ks (ekz. «kapdoloro» k «cefalalgio», «kalva» k «senhara», «emblemo» k «simbolo» ktp).  homonimo.
sinonima. Prezentanta sinonimecon.
sinonimeco. Rilato de du sinonimoj.
sinonimiko. Scienco, celanta difini la senconuancojn inter la sinonimoj.