PIV 2026 · Artikolo 14949

Sudano

Litero S

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. sudana
  2. Sud-Sudano
  3. sud-sudana
Sudano
1 POLI afrika lando sude de Egiptujo kaj norde de Sud-Sudano, oficiale nomata Respubliko Sudano. ĉefurbo: Kartumo
2 GEOG zono en Afriko, inter la sudo de Saharo kaj la latitudo 10°N.
السودانSūdān
sudana rilata al Sudano aŭ sudananoj: la sudana stepo sudana klimato
Sud-Sudano POLI lando en meza Afriko, inter Centr-Afriko kaj Etiopujo. South Sudan ĉefurbo: Ĝubao Sud-Sudano disiĝis de Sudano en 2011
sud-sudana rilata al Sud-Sudano aŭ sud-sudananoj.