PIV · 14981
sulf/o
sulf/o Ⓚ Mll de sulfuro, uzata en nomoj de kombinaĵoj. ☞ tio/, tiono.
sulfato. Salo aŭ estero de sulfata acido H2SO4: fumanta sulfata acido (enhavas SO3); kupra sulfato, CuSO4 (☞ blua vitriolo); dimetila sulfato, CH3-O-S(O2)-O-CH3, grava sintezreakcianto.
acida sulfato, bisulfato, hidrogensulfato. Acida salo de sulfata acido: natria bisulfato, NaHSO4.
sulfatanhidrido. Sulfur-trioksido.
sulfcianato (ark.) = tiocianato.
sulfido
1 Salo de sulfida acido, H2S, neorganika kombinaĵo de la duvalenta sulfuranjono, S2−: zinka sulfido, ZnS (blendo), plumba sulfido, PbS (galeno); sulfida acido, H2S; dihidrogena sulfido (la gaso H2S); disulfido, trisulfido ktp, Me2S2, Me2S3 ktp (polisulfidoj).
2 Organika substanco kun la ĝenerala formulo R-S-R (tioetero): metila sulfido CH3-S-CH3.
sulfito. Salo de sulfita acido, H2SO3: sulfitoj estas gravaj industriaj k fotografiaj reduktantoj.
acida sulfito, bisulfito, hidrogensulfito. Salo de la acida sulfita acido: natria bisulfito, NaHSO3 estas uzata kiel antibakteria substanco en cidro- k vinfarado.
sulfitanhidrido. Sulfurdioksido.
sulfatamido. Amido de sulfata acido, H2N-S(O2)-NH2.
sulfonio Vd onio.
sulfoksido. Organika substanco kun ĝenerala formulo R-S(O)-R: dimetilsulfoksido, CH3-S(O)-CH3, estas tre grava solvanto. ☞ sulfurdioksido.
disulfido. Organika substanco kun la ĝenerala formulo R-S-S-R: la aminacido cistino estas disulfido, kiu grave rolas en la strukturo de proteinoj.
hidrosulfito (ark.) = ditionito (Vd tion/).
metabisulfito. Salo de la acido H2S2O5: natria metabisulfito estas uzata kiel antioksidanto en la farmacia industrio.
persulfatoj. Saloj de la nestabilaj peroksisulfata acido, H2SO5, k peroksidisulfata acido, H2S2O8: natria persulfato, Na2S2O8, estas iniciatanto de polimerizado en la fabrikado de iaj plastoj.
pirosulfato. Salo de pirosulfata (disulfata) acido HO-S(O2)-O-S(O2)-OH.
pirosulfito = metabisulfito.
tiosulfato. Salo de tiosulfata acido, H2S2O3: natria tiosulfato estas fotografia fiksanto.
tiosulfito. Salo de tiosulfa acido, H2S2O2.