PIV 2026 · Artikolo 15440
teĥniko
Derivaĵoj en la artikolo 11
teĥniko
1 metodo aŭ procedo por plenumi celatan agon: la tempo-mastruma teĥniko uzas tempkalkulilon por rompi la laboron en intervaloj Ko la pentra teĥniko de Rembrandt la batalarto ĵudo havas diversajn teĥnikojn por faligi la kontraŭulon
2 teĥnologio 1: scienco kaj teĥniko ĉiutage havigas novajn aparatojn OE la nuna teĥniko ebligas al oni daŭre resti en kontakto kun alilandanoj MCr la bitmona sistemo faras ĉion tion en disa reto kun teĥniko bazita en matematiko Ko
Sin. tekniko. teĥnika rilata al teĥniko: teĥnikaj terminoj Z teĥnikaj vortaroj Z venki la teĥnikajn malfacilaĵojn Sin. teknika. ➞ faka.
teĥnikeco eco de io teĥnika: la teĥnikeco de liaj klarigoj tedis nin Sin. teknikeco.
teĥnikisto homo sperta en la teĥnika povosciado de arto aŭ metio. Sin. teknikisto.
bioteĥniko BIOL TEKN teĥniko de biokonvertado, ĉefe en sana kaj nutra industrioj, ekz. uzo de transgenaj bakterioj por produkti kuracilojn. Sin. biotekniko. ➞ genetika inĝenierio.
elektr1oteĥniko studo aŭ scienco pri praktikaj kaj industriaj aplikoj de elektro. Sin. elektrotekniko.
konstruteĥniko tuto de la procedoj por realigo de arĥitektura projekto. Sin. konstrutekniko.
lumteĥnikisto SPEK fakulo, kiu zorgas pri la lumefektoj dum spektaklo. Sin. lumteknikisto.
nanoteĥniko teĥniko, kiu manipulas materion kun grando inter 1 kaj 100 nanometroj. Sin. nanotekniko. ➞ nano- 2.
psikoteĥniko MEDI tuto de la metodoj uzataj por mezuri aŭ taksi la psikajn aŭ movajn reagojn de individuo, aŭ ties psikan strukturon aŭ staton, jen cele al profesia orientado, jen cele al diagnozo. Sin. psikotekniko.
radi2oteĥniko teĥnika apliko de radioelektro. Sin. radiotekniko.
sonteĥnikisto SPEK fakulo, kiu zorgas pri la sonefektoj dum spektaklo. Sin. sonteknikisto.