← Reen al T

PIV · 16069

★tromp/i

tromp/i (tr)
(iu iun). Intence erarigi por sia profito aŭ pro nura malico: trompi la aĉetanton B; neniun mi iam konscie trompis eĉ pri la valoro de unu helero Z; vi faras kontrakton kun la regna kaso –pri centmil rubloj vi ĝin trompas, donante putran drapon! Z; ne aŭskultu la vortojn de la profetoj: ili trompas vin! X; ne ŝtelu k ne mensogu k ne trompu unu alian X; ne, ne, oni ne trompas min tiel facile! Z; ni ne lasu nin trompi per tiaj belaj promesoj; la tuta historio de la Delegacia Komitato montras, ke ni estas simple trompitaj Z; (analoge) vi trompis la konfidon Z; trompi en ludo; (speciale, pri la edzeca ĵuro) mi estas trompita koko, se oni ne faros ordon Z; jen kiel oni devas agi, se oni ne volas esti trompata! Z. kokri, perfidi, mistifiki, delogi.
(io iun) Erarigi per falsa eksteraĵo: ŝajno trompas Z; mia espero min terure trompis Z; espero ne trompos N; lia aspekto povas trompi, sed li estas ja klerulo; se la fortoj min trompis, miaj intencoj estis honestaj Z; via malhumileco k la fiereco de via koro trompis vin X; (abs) surmeto rompas, komparo trompas Z.
(iu ion) Ne respondi al tio, kion iu atendis: trompi ies esperojn B; esti trompita en siaj esperoj Z; (f: per evito, distro ks) li trompis la atenton de Laban k rapide forkuris X; trompi ies okulojn, persekuton; trompi la tempon.
trompi sin. Fari al si iluziojn: ne trompu vin mem, dirante: «la Ĥaldeoj foriros de ni!»: ĉar ili ne foriros X; anstataŭ kritike analizi siajn trovojn, li estas preta trompadi sin mem, por nur pravigi sian kredon en siaj propraj okuloj Z; mi min trompis pri miaj kapabloj.
trompo. Ago de iu, io trompanta k rezulto de tiu ago: ĉu miaj piedoj rapidis al trompo? X; ĝis nun vi mokis miajn akuzojn k beligis viajn trompojn Z; li volis nur fari Aprilan trompon Z; ili pensis, ke tio estas trompo de la okuloj, tiel bela ili trovis la vidaĵon Z; falsama atestulo eldiras trompon X; tio estas la plej bela trompo de la moderna tempo!. friponaĵo.
trompa. Tia, ke ĝi trompas aŭ celas trompi: ĉarmeco estas trompa k beleco estas vantaĵo X; Aprila vetero – trompa aero Z; trompa kvieto; trompa negoco, entrepreno.
trompe. En trompa maniero: trompe kaŝi sian malamon X; trompe rabi de iu […] rajton Z; tio, kio faras iluzie k trompe bonan impreson Z; trompe kontrakti.
trompado. Daŭra aŭ ripetata trompo: vi penas ruinigi E-on per trompado de la mondo Z; lia trompado fine malkovriĝis.
trompaĵo. Io, per kio oni trompas la okulojn, la esperon ktp.
trompanto, trompinto. Tiu, kiu trompas, trompis: venis ankaŭ du trompantoj, kiuj diris, ke ili estas teksistoj Z; plena de indigno kontraŭ la trompinto Z.
trompiĝi
Iĝi trompita: se aliaj personoj trompiĝas per mia vorto […] Z.
Iluziiĝi: kiam vi ekparolis, ni atendis ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis Z.
trompiĝo. Iluziiĝo: pardonu, ke mi kaŭzis al vi trompiĝon Z; nenio estas pli malutila por homo, ol ofta trompiĝado pri si mem Z; la malsaĝeco de malsaĝuloj estas trompiĝado X.
trompisto. Homo kiu vivas el siaj trompoj: konata trompisto ĉe la kartludoj; protokanajloj, maraj trompistoj! Z. fripono.
trompito. Iu, kiun oni trompis: en tiu negoco estas mi la trompito!. dupo.
sentrompa. Ne prezentanta ian trompon: sentrompa priskribo de la financa stato de la afero.
okultrompe En tia maniero, ke la pentraĵo donas, de malproksime, la iluzion de la realaĵo k reliefo.