PIV 2026 · Artikolo 17908

rezistanco

Litero R

rezistanco FIZI ELEK
1 pri kontinua kurento fizika grando egala al la kvociento de konstanta potencialdiferenco aplikita ĉe la ekstremaĵoj de konduktilo per la kurentintenso de kurento, kiu tie produktiĝas, se la konduktilo ne enhavas elektromovan forton. simbolo: R ➞ omo 1.
2 pri sinusa alternkurento fizika grando egala al la kvociento de la komponanto de la tensio, samfaza kun la kurento, per la kurentintenso. simbolo: R radiada rezistanco specifa rezistanco terkonekta rezistanco ➞ impedanco.
➞ rezisti.
antena rezistanco la rezistanco de oscil-cirkvito kun la sama frekvenco kiel la anteno, kiu, se influata per egala elektromova forto, estas trafluata per la egala kurento en stato de rezonanco.