PIV 2026 · Artikolo 18378
olog
olog sufikso (evitinde) specialisto, fakulo pri la indikita fako. ➞ politikologo, toksologo, vinologo; ologi.
1 Plej multaj specialisto-vortoj, kiuj finiĝas per «...figurasence ologo», estas unuradikaj internaciaj vortoj, ekz. antropologo, fiziologo, onkologo, pomologo, psikologo, sociologo, teologo kaj zoologo. Multaj el ili povas esti analizataj kiel Esperantaj kunmetaĵoj kun olog, ekz. sociologo kaj psikologo, sed multaj aliaj ricevas tute alian sencon, se oni provas en ili vidi la sufikson olog; ekz. teologo kaj pomologo ne estas specialistoj pri teo kaj pomoj respektive. Aktiva uzo de la sufikso olog tial povas kaŭzi multajn miskomprenojn. Oni prefere uzu kunmetaĵojn kun «specialisto», «fakulo», «sciencisto» k.s., aŭ internaciajn neanalizeblajn vortojn.