PIV 2026 · Artikolo 18379
ologi
ologi sufikso (evitinde) scienco, fako de la indikita temo. ➞ fungologio, mediologio, politikologio, toksologio, vinologio; olog.
1 Plej multaj fakovortoj, kiuj finiĝas per «ologio», estas unuradikaj internaciaj vortoj, ekz. antropologio, fiziologio, onkologio, pomologio, psikologio, sociologio, teologio kaj zoologio. Multaj el ili povas esti analizataj kiel Esperantaj kunmetaĵoj kun ologi, ekz. sociologio kaj psikologio, sed multaj aliaj ricevas tute alian sencon, se oni provas en ili vidi la sufikson ologi; ekz. teologio kaj pomologio ne estas sciencoj pri teo kaj pomoj respektive. Aktiva uzo de la sufikso ologi tial povas kaŭzi multajn miskomprenojn. Oni prefere uzu kunmetaĵojn kun «scienco», «fako» k.s., aŭ internaciajn neanalizeblajn vortojn.