PIV 2026 · Artikolo 2716

★ĉio

Litero Ĉ★ Fundamenta

★ ĉio la tuto de la koncernataj aferoj, aŭ ĉia ajn elemento de tutaĵo: mi volas aŭ ĉion, aŭ nenion Z ne ĉio brilanta estas diamanto Z al ĉio oni povas alkutimiĝi Z antaŭ ĉio zorgu oficon Z pro ĉio en la mondo Z ĉio en ŝi estis juna Z ĉio eliris, por ĝui la pacajn radiojn de la printempa suno Z ➞ ĉioscia, ĉiovida, ĉiomanĝa, ĉiopova; ĉiovendejo; ĉia.
ĉi ĉio, ĉio ĉi ĉio el tio ĉi: ĉi ĉio estas tre ridinda, kion vi parolis Z maliculoj asertas, ke ĉi ĉio okazas nur, ĉar Saŭdi-Arabio kaj Irako disponas abunde pri nafto SMa ĉio ĉi trafis min, kiel tondro B li ekvidis ŝian delikatan, malgajan vizaĝon, ŝiajn grandajn, belajn okulojn . Li ekvidis ĉion ĉi, kaj lia vizaĝo ekruĝiĝis de honto FK